Philippe Chavignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philippe CHAVIGNON estas franca esperantisto kaj forstisto.

Li esperantistiĝis en 1984. De 1993 li estas komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Trifoje li sensukcese kandidatis por la komitato de UEA,[1] la kvaran fojon en 2004 li finfine estis elektita. En 2007 li kandidatas kiel komitatano C.

Krom naciskalaj kaj lokaj agadoj, li prelegis kaj instruis Esperanton en multaj landoj; li plenumis instruajn kaj organizajn misiojn por UEA en Afriko, kunlabore kun Hans Bakker, kaj en Latinameriko. Li propagandas en indiĝenaj medioj kaj kunlaboras en la projekto "Indiĝenaj Dialogoj".

En 1993 aperis lia traduko de fama parolado de ĉefo Seattle sub la titolo Fratoj eble ni estas. En 2004 li estis kandidato de Eŭropo - Demokratio - Esperanto por la Eŭropa Parlamento.

Philippe Chavignon loĝas en Guillaumes, departemento Alpes-Maritimes.

Notoj[redakti | redakti fonton]